iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.wikipedia.org/wiki/Distrikto_Mark
Distrikto Mark - Vikipedio Saltu al enhavo

Distrikto Mark

El Vikipedio, la libera enciklopedio
blazono mapo
distrikta blazono situo de la distrikto Mark en Germanio
Bazaj datumoj
federacia lando: Nordrejn-Vestfalio
distriktaro: Arnsberg
administra urbo: Lüdenscheid
areo: 1.058 km²2
loĝantoj: 410 346 loĝantoj  (fine de decembro 2022)
loĝantoj po km2: 423
aŭtokodo: MK
distrikta subdivido: 15 komunumoj
administreja adreso: Heedfelder Straße 45
58509 Lüdenscheid
retpaĝo: www.maerkischer-kreis.de
Mapo
situo de la distrikto Mark en Nordrejn-Vestfalio

La distrikto Mark (germane Märkischer Kreis) situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Arnsberg. Administra centro estas la urbo Lüdenscheid. La teritorio kovras la kernon de la historia Graflando Mark ("Grafschaft Mark"), kiu situis norde de la samepoka Duklando Berg.

La distrikto havas areon de 1 058 km², kaj fine de decembro 2022 ĝi havis 410 346 loĝantojn.

Geografio

[redakti | redakti fonton]

La distrikto ampleksas la okcidentan parton de la monteta kaj historie malurba regiono Sauerland [prononco Zaŭalant] plena je densaj arbaroj. Norde limas la vala ebenaĵo de la rivero Ruhr, kaj ene de ĝi la intense industriigita Ruhr-regiono, dum la sudo kaj oriento estas monta. Sudokcidente najbaras plia monteta kaj arbara regiono, la Bergisches Land (regiono Berg), kaj pli sudokcidente la urba kaj industriigita ĉirkaŭaĵo de la urbego Kolonjo borde de la rivero Rejno. La industriigo de la 19-a jarcento, kiu forte ŝanĝis la strukturon de la norda Ruhr-regiono kaj la sudokcidenta ĉirkaŭaĵo de Kolonjo, ankaŭ en la pli trankvila distrikto Mark kreskigis plurajn grandajn urbojn.

Teritoria pligrandigo de Prusio inter 1600 kaj 1795: ● blue: Margraflando Brandenburgio en 1600 ● verde: Duklando Prusio en 1600 ● flave: Teritorioj aneksitaj ĝis 1772: 1. Nova Silezio 2.Varmio 3. Pomerio 4. Antaŭpomerio 5. Magdeburgo 6. Osnabrück 7. Minden 8. jen graflando Mark 9.Kleveruĝe: pluse aneksitaj ĝis 1795

Administra disdivido

[redakti | redakti fonton]

(inter krampoj la nombroj de loĝantoj fine de decembro 2022)

Urboj

  1. Altena (16 430)
  2. Balve (11 143)
  3. Halver (16 347)
  4. Hemer (34 024)
  5. Iserlohn (92 540)
  6. Kierspe (16 422)
  7. Lüdenscheid (71 865)
  8. Meinerzhagen (20 812)
  9. Menden (Sauerland) (52 485)
  10. Neuenrade (11 793)
  11. Plettenberg (24 954)
  12. Werdohl (17 827)

Pliaj komunumoj

  1. Herscheid (6954)
  2. Nachrodt-Wiblingwerde (6466)
  3. Schalksmühle (10 284)

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]