Davenport (Iovao)
Davenport | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono kantona sidejo urbego vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 101 724 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 604 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 33′ N, 90° 35′ U (mapo)41.543055555556-90.590833333333Koordinatoj: 41° 33′ N, 90° 35′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 180 m [+] | ||||
Areo | 168,387338 km² (1 683 8.7 338 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC-06:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Davenport, Iowa [+] | |||||
Davenport estas grandurbo en Usono, en subŝtato Iovao, en Kantono Scott. Ĝi estas ankaŭ diocezo, universitata urbo kaj ĉefurbo de la kantono.
Bazaj informoj
[redakti | redakti fonton]- Koordinatoj: 41° 32′ N 90° 35′ U / 41.533 °N, 90.583 °U (mapo)
- Areo: 169 km²
- Loĝantaro: 100.802 (en 2011)
- Supermara alteco: 180 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodoj: 52801-52809
- Telefonkodo: 563
Geografio
[redakti | redakti fonton]Davenport situas sur montetaro laŭ Misisipo en meza-norda parto de Usono, en orienta parto de Iovao, en la suda parto de la kantono. Davenport situas 270 km okcidente de Ĉikago, 270 km oriente de Des Moines (Iovao), 320 km norde de Sankta Luiso kaj 426 km sudoriente de Minneapolis.
Historio
[redakti | redakti fonton]Leŭtenanto Zebulon Pike estis la unua oficiala usona reprezentanto esploranta la aktualan Davenport en 1805. Traktato estis subskribita en 1832 kun la indianoj. En loko de la subskribo oni konstruis kabanon. Davenport estis establita en 1836. La loknomo devenis de kolonelo George Davenport. La vilaĝo urbiĝis en 1839, poste la urbo iĝis ankaŭ kantona administrejo. La unua fervojo alvenis en 1856.
Trafiko
[redakti | redakti fonton]El Davenport aŭtovojoj kuras al Des Moines kaj Ĉikago. Tra la rivero grava ponto funkcias. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Davenport havas nek havenon, nek fervojon, sed ĝi havas municipan flughavenon.
Klimato
[redakti | redakti fonton]En Davenport la averaĝa temperaturo varias inter 5-16 °C. La malvarmo kulminas en januaro averaĝe −10 °C, rekorde −33 °C. La varmo kulminas en julio averaĝe 30 °C, rekorde 41 °C. Jare oni mezuras precipitaĵojn 967 mm.
Vidindaĵoj
[redakti | redakti fonton]- katedralo de Sankta Koro
- katedralo de Sankta Triunuo
- preĝejo de Sankta Maria
- biblioteko de 1839
- muzeoj
- urbodomo de 1895
Famuloj
[redakti | redakti fonton]- En Davenport naskiĝis ĵazmuzikisto Bix Beiderbecke.
- En Davenport naskiĝis aktorino Sue Lyon.
- En Davenport mortis hungara-usona mecenato de la urbo Miklós Fejérváry.
Ĝemelurboj
[redakti | redakti fonton]- Distrikto de Kaiserslautern, Germanio, 1960
- Ilhéus, Brazilo, 2005
- Distrikto de Carlow, Irlando, 2006
Fontoj
[redakti | redakti fonton]- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Tiu ĉi artikolo kreiĝis helpe de Guglo el la angla Vikipedio