Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
Ĉi tiu artikolo temas pri organizaĵo (CDELI) en La Chaux-de-Fonds. Por organizaĵo (CED) en Roterdamo rigardu la paĝon Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj. |
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
faka biblioteko, artkolekto [+] | ||
Lando | Svislando | |
Situo | La Chaux-de-Fonds | |
- koordinatoj | 47° 6′ 15″ N, 6° 49′ 35″ O (mapo)47.10426.82634Koordinatoj: 47° 6′ 15″ N, 6° 49′ 35″ O; CH1903: 553522 / 217204 (mapo) [+] | |
Estiĝo | 1967 | |
Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia | ||
Vikimedia Komunejo: Center of documentation about the universal language (La Chaux-de-Fonds) [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI), ankaŭ konata sub la franca nomo Centre de documentation et d'étude sur la langue internationale) estas renkontiĝejo, arkivejo, esplorejo kaj flegejo de la komuna kunvivo de malsamaj planlingvaj movadoj, troviĝante en La Chaux-de-Fonds, Svislando[1]. Temas pri riĉega kolekto de ĉiaj dokumentoj, ne nur pri Esperanto, sed ankaŭ pri aliaj lingvoj. Tial CDELI estas tre valora por pluraj specoj de esploroj[2].
La 22-an de novembro 2007 okazis en CDELI gazetara konferenco, dum kiu la svisaj parlamentaninoj Gisèle Ory kaj Francine John-Calame anoncis la kandidatigon de Esperanto kaj UEA por la Nobelpremio pri paco.
La 16-an de majo 2015 CDELI akceptis la partoprenantojn de la Tria Tutmonda Kolokvo pri instruado de Esperanto organizita de ILEI.[3]
Historio
[redakti | redakti fonton]Ĝi estis fondita en 1967. Ĝi estas fako de la Urba Biblioteko kaj enhavas pli ol 20.000 bibliografiajn unuojn. Interlingvistike neŭtrala (tial la nomo en la franca), CDELI ne entenas nur esperantaĵojn, sed celas konservi dokumentojn en ĉiuj planlingvoj: tie situas la plej riĉaj bibliotekoj en Volapuko kaj en Okcidentalo, interalie. Ĝi estas unu el la Interlingvistikaj instancoj de Esperantujo.
CDELI estis iniciatita de Claude Gacond en 1954 per savo de arĥivaĵoj. De 1969 ĝis 1974 li interrompis sian instruistan karieron por plentempe dediĉi siajn fortojn al la starigo de KCE kaj CDELI. Ekde sia emeritiĝo en 1994, Claude Gacond daŭrigis sian poresperantan aktivecon kadre de CDELI kiel nesalajrata arĥivisto, ĝis kompleta retiriĝo en 2022. Unu el liaj fidelaj kunlaborantoj estis Andrée Gacond, lia edzino, kiu ĉiusemajne kunlaboris en CDELI ekde ties fondo. Emerita bibliotekistino de la urba biblioteko, salajrita de la Esperanto-Amikaro de CDELI[4], Martine Schneller, kaj bonvoluloj, precipe Nancy Fontannaz kaj Stefano Keller, menciindas pro la plenumo de bibliotekaj taskoj kaj dum la instruado kadre de la studsabatoj kaj seminarioj[5] kiuj okazis en CDELI. Ekde 2022 la institucio ne plu havas arĥiviston. Por 2028 estas planita translokigo al granda kantona arĥivejo ekster la biblioteko.
Eldonejo
[redakti | redakti fonton]CDELI estis unu el la eldonistoj (kun Svisa Esperanto-Societo) de «Universalaj Lingvoj en Svislando , Svisa Enciklopedio Planlingva», verkita de Andreas Künzli.
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]Kultura Centro Esperantista (KCE)
Referencoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Tazio Carlevaro, CDELLI fariĝas 60-jara : diamanta jubileo, La Eta Heroldo, nro 3, 1a jarkolekto, marto 2017, p. 2.
- ↑ CDELI - Specifaĵoj Arkivigite je 2021-02-05 per la retarkivo Wayback Machine (adresoj, alirebloj per publika transporto ktp, Esperanto-centroj, 2020
- ↑ "Myni Esperanto-Schwyz, alemanlingva filmdokumente pri la 3-a Tutmonda Kolokvo kaj pri CDELI
- ↑ Esperanto-Amikaro de CDELI. Arkivita el la originalo je 2011-09-12. Alirita 2011-04-08.
- ↑ studsabatoj kaj seminarioj : http://www.esperanto-gacond.ch/studsabatoj.html
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Retejo de CDELI
- CDELI Arkivigite je 2009-06-12 per la retarkivo Wayback Machine en la retejo de la Biblioteko de la Urbo, La Chaux-de-Fonds
- Retejo de Claude GACOND, kreinto de CDELI, kun paĝoj pri la bibliotekaj servoj
- UEA-Vikio: Svislando
- Esperanto-periodaĵoj CDELI
- Kien iros CDELI kaj al kiu ĝi apartenas?, artikolo en Libera Folio aperinta 2024-10-01 (esperante)