Bufroŝtato
Bufroŝtato laŭ la lingvaĵo de interŝtata politiko ekde la fino de la 19-a jarcento estas pli eta ŝtato, kiu dividas pli grandajn ŝtatajn teritoriojn aŭ influozonojn unu disde la alia. Per sia ekzisto ĝi evitas rektan limon inter la du pli grandaj ŝtatoj, kaj helpas eviti eblajn armitajn konfliktojn aŭ konfrontojn – simile al bufro inter du vagonoj de trajno. Pro tio oni ofte provis vivteni la bufroŝtatojn. Se ekestas milito inter la limantaj pli grandaj ŝtatoj, la bufroŝtato inter ili kutime aparte suferas sub la militaj sekvoj. La armeoj de la najbaraj grandaj ŝtatoj tramarŝas ĝin, aŭ luktas batalojn sur la teritorio. Se iu el la pli grandaj potencoj tre ekspansiemas, konsideras sin armee supera al la alia(j) granda(j) ŝtato(j) kaj pensas provi rezigni pri la bufra funkcio de la najbara eta teritorio, la bufroŝtato povas esti minacata konkeriĝi de tiu potenco.
Ekzemploj de bufroŝtatoj estas:
- la Respubliko Krakovo inter Prusio, Aŭstrio kaj Rusio (ekde la Viena Kongreso)
- Afganio inter Rusio kaj la Brita Imperio (post la Traktato de Sankt-Peterburgo de 1907)
- Nepalo kaj Butano inter la Popola Respubliko Ĉinio kaj Barato
- Aŭstrio inter la armeaj organizoj NATO kaj la ŝtatoj de la Varsovia Kontrakto (Malvarma Milito)
- la ŝtatoj de Benelukso inter la Germana Regno kaj Francio (Unua Mondmilito)
- Pollando inter la Germana Regno kaj Rusio (Unua Mondmilito)
Vidu ankaŭ
[redakti | redakti fonton]- la artikolon bufrozono, kaj
- la aliajn signifojn de la vorto bufro.
- Influsfero
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Stanislavo Belov (2018-01-13) Domo de vic-reĝo aŭ Kiom kostas sendependeco? (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2018-01-14. Alirita 2018-01-14 . (recenzo pri la filmo "Domo de vic-reĝo" kaj kreado de la bufroŝtatoj)