iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.wikipedia.org/wiki/Beany_Bopper
Beany Bopper - Vikipedio Saltu al enhavo

Beany Bopper

El Vikipedio, la libera enciklopedio


Beany Bopper

Disvolvo Sirius Software
Eldoninto Fox Games
Dato de lanĉo 1982
Platformo Atari 2600
Ĝenro Pafa videoludo
vdr

Beany Bopper estas pafa videoludo por Atari 2600 fare de la kalifornia firmao Sirius Software kaj eldonita de 20th Century Fox Games en 1982.[1]

Ludomaniero

[redakti | redakti fonton]

La ludanto kontrolas "bopper", kiu estas pilko kiu moviĝas tra ludkampo kun rektangulaj obstakloj. Ĝi havas la taskon malhelpi "beany"-ojn (nomitaj tiel ĉar ili flugas per helicetoj sur siaj ĉapeloj) atingi la fundon de la ekrano. Por fari tion, la ludanto devas pafi la "beany"-ojn per paralizilo kiu povas rotacii je 360 gradoj, kaj poste tuŝi ilin por kapti ilin.[2] Du ludmodusoj estas disponeblaj : unu en kiu la "beany"-oj ne povas moviĝi tra la obstakloj, kaj dua en kiu ili povas. Objektoj falas de la supro de la ekrano kaj povas esti kolektitaj de la ludanto por aldonaj poentoj.[1][3] Post kiam sufiĉaj malamikoj estas kaptitaj, "saltantaj oranĝaj okuloj" komencas salti ĉirkaŭ la ludareo, kaj devas esti evititaj.[4]

Disvolvado

[redakti | redakti fonton]

La komenca ellaborado de la ludo estis farita de Mark Turmell, tiam dudekjara.[5] La programado estis farita de Grady Ward.[6] La lanĉo de la ludo estis akompanata de televida reklama kampanjo, kiu montris knabon ene de la elektronika universo de la ludo.[7] La ludo estis parto de serio de ludoj lanĉitaj de 20th Century Fox por Atari 2600 (ankaŭ nomata Atari VCS), kiu ankaŭ inkludis Deadly Duck, Worm War I, kaj Fast Eddie.[6]

En Electronic Fun with Computers & Games en marto 1983, Ed Hulse laŭdis la ludon kiel "tre ĝuiga" kaj tre defia.[3] Skribante pliposte en 2011, Brett Weiss kritikis la ludon pro ĝiaj simplaj grafikoj, sono kaj ludado kiu havis "limigitan amplekson".[1]

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. 1,0 1,1 1,2 Weiss, Brett. (2011) Classic Home Video Games, 1972-1984: A Complete Reference Guide. McFarland. ISBN 978-0786487554.
  2. "Eye On: a motion picture company gets Sirius", Videogaming Illustrated, ION International Inc., December 1982, paĝo 7.
  3. 3,0 3,1 "Beany Bopper", Electronic Fun With Computers and Games, March 1983, paĝoj 56–57.
  4. "Joysticks Are Go!", Vidiot, July 1983, paĝoj 14–15.
  5. "Gamemakers: Boy Wonder", Electronic Fun With Computers and Games, November 1982, paĝo 31.
  6. 6,0 6,1 "Film Maker Plans Foxy Games", Arcade Express, 15 August 1982, paĝo 4.
  7. Newman, Michael Z.. (30 October 2018) Atari Age: The Emergence of Video Games in America. MIT Press. ISBN 9780262536110.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]