iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.wikipedia.org/wiki/Beagle_2
Beagle 2 - Vikipedio Saltu al enhavo

Beagle 2

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kopio de la Beagle 2.
Procezitaj kunigita foto fare de la kamerao HiRISE en la sondilo Mars Reconnaissance Orbiter de NASA, kiu montras, ke Beagle 2 sukcese surteriĝis kaj parte etendis siajn sunpanelojn

La Beagle 2 estas malsukcesa brita surterigilo al Marso kiu estis transportita de la misio de la Eŭropa Kosma Agentejo de 2003 nome Mars Express. Ĝi estis planita por misio pri astrobiologio kiu devis esti esplorinta la pasintan vivon sur, kaj ĝis 1.5 metrojn sub, la surfaco de Marso.

Tiu kosmoveturilo estis sukcese deplojita fare de Mars Express la 19an de Decembro 2003 kaj estis planita por surterigo sur la surfaco de Marso la 25an de Decembro; tamen, kontakto ne estis ricevita en la esperita tempo de la surmarsigo. ESA deklaris la mision perdita en Februaro 2004, post nombraj klopodoj kontakti la kosmoveturilon.[1]

La fato de la Beagle 2 restis mistero ĝis Januaro 2015 kiam ĝi estis trovita sur la surfaco de Marso en serio de fotoj fare de fotilo de la Mars Reconnaissance Orbiter HiRISE de la NASA.[2][3] La fotoj sugestas, ke ĝi surmarsigis enorde, sed du el la kvar sunpaneloj de la kosmoveturilo malsukcesis deplojiĝi, blokante la komunikantenojn de la kosmoveturilo.

La Beagle 2 estis nonita laŭfter HMS Beagle, nome la ŝipo kiu veturigis la naturscienciston Charles Darwin en sia Ĉirkaŭnavigada monda vojaĝo.

Referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. Clark, Stuart, "Beagle 2 spacecraft found intact on surface of Mars after 11 years", The Guardian, 17a de Januaro 2015.
  2. Webster, Guy. 'Lost' 2003 Mars Lander Found by Mars Reconnaissance Orbiter. NASA (16a de Januaro 2015). Arkivita el la originalo je 2018-10-24. Alirita 16a de Januaro 2015 .
  3. "Mars Orbiter Spots Beagle 2, European Lander Missing Since 2003", The New York Times, 16a de Januaro 2015.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]