Albrecht Wolters
Albrecht Constantin Julius WOLTERS (naskiĝinta la 25-an de aŭgusto 1822 en Emmerich, morttinta la 29-an de marto 1878 en Halle) estis germana teologo protestanta-unuiĝinta. Edzigis lin Luise Henriette Theodora Kämppfer (1823-1911).
Vivo kaj agado
[redakti | redakti fonton]Estante filo de tribunalsekretario li estis paroĥestro en Wesel (1857) kaj Bonn, superintendanto en (1868) doktoriĝante ĉe la Bonna universitato. Post studoj en Bonno kaj Berlino li estis dum tri jaroj privata instruisto. Li fariĝis paroĥestra helpanto en Krefeld kaj instruisto en Bonno. Fine li estis profesoro ĉe la universitato de Halle. Filoj liaj estis la medicinisto Maximilian Wolters kaj la arkeologo Paul Wolters.
Krom sia profesio li okupiĝis science kun la historio de Reformacio en Rejnlando kaj la ekleziaj ordonoj de Okcidenta Germanujo (»Die Prinzipien der rheinisch-westfälischen Kirchenordnung«, 1862; »Der Heidelberger Katechismus in seiner ursprünglichen Gestalt«, 1864; »Reformationsgeschichte der Stadt Wesel bis zur Befestigung ihres reformierten Bekenntnisses«, 1867; »Konrad von Heresbach und der clevische Hof seiner Zeit «, 1868). En 1868 li fariĝis honora doktoro ĉe la Bonna universitato.
Bonne li fondis Groŝan Societon por konstrui kirkon en Bonno; konsekro de la preĝejo Kruco okazis en decembro 1871 ĉe Imperiestra Placo. En 1841 fondis li i.a. kun Albrecht Schöler, Willibald Beyschlag, Friedrich Wilhelm Raiffeisen la societon Bonner Wingolf.[1] Krome estis li membro de Maikäferbund, rondo de sprituloj kies membroj laŭtlegu poeziaĵojn siajn unu al la alia. Wolters membris en la plej suprema kortumo pri malsekularaj aferoj. Kune kun Willibald Beyschlag fondis li la gazeton "Deutsch-evangelische Blätter", organo de la Meza Frakcio ene de la Eklezio de la Malnovprusa Unio (1876).
Skribaĵoj
[redakti | redakti fonton]- "Über die Prinzipien der rheinisch-westphälischen Kirchen-Ordnung im Verhältniß zu neueren Organisations-Versuchen anderer evangelischer Landeskirchen." Ĉe: Albrecht Wolters, Heinrich Achenbach: Über die Prinzipien der rheinisch-westphälischen Kirchenordnung und über die rechtliche Bedeutung des Art. 15 der preußischen Verfassungs-Urkunde, Marcus, Bonn 1862, p. 1–52
- Der Heidelberger Katechismus. In seiner ursprünglichen Gestalt. Eldoniĝis en 1563. Marcus, Bonn 1864.
- Konrad von Heresbach und der Clevische Hof zu seiner Zeit, nach neuen Quellen geschildert. Ein Beitrag zur Geschichte des Reformationszeitalters und seines Humanismus. Lucas, Elberfeld 1867.
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ W. Betzler (eld.): Gesamtverzeichnis des Wingolfs, Lichtenberg 1991, p. M15.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]Tschackert Paul: "Wolters, Albrecht" - ĉe: Allgemeine Deutsche Biographie, volumo 44 (1898), p. 550–551