Kiel junulo, li lernis en Usono kaj Britio. Poste li soldatservis kaj atingis la rangon kolonelo.
Li surtroniĝis la 7-an de februaro1999 post morto de lia patro Reĝo Hussein. Hussein deklaris lin kronprinco la 24-an de januaro, anstataŭ Hassan, fraton de Hussein [2]. Tio ne estis populara decido.
Abdullah edziniĝis kun la en Kuvajto naskiĝinta, palestina Rania Al-Jasin (nun Reĝino Rania de Jordanio), kiu naskis kvar infanojn: princo Husejn (naskiĝis en 1994), princino Iman (1996), princino Salma (2000), princo Haŝem (2005).
Reĝo Abdullah estas rekonata ŝatanto de Star Trek.