12 Viktorio
12 Viktorio | |
Asteroido | |
astronomia simbolo
| |
asteroido | |
---|---|
Oficiala nomo | 12 Victoria |
Aliaj nomoj | A850 RA vd |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Viktorio vd |
Malkovro | |
Malkovrinto | John Russell Hind |
Dato de malkovro | 13-a de septembro 1850 |
Loko de malkovro | Greenwich (Britio) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | asteroida zono vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
349,166 Gm (2,334 AU) 272,097 Gm (1,819 AU) 426,234 Gm (2,849 AU) |
Discentreco | 0,221 |
Meza anomaliangulo | 80,591° |
Klinangulo | 8,363° |
Periodo | 1 302,439 t (3,57 j) |
Meza cirkulrapido | 19,26 km/s |
Longitudo de suprenira nodo |
235,547° |
Argum. de periapsido | 69,747° |
Naturaj satelitoj | eble duopa asteroido ? |
Fizikaj ecoj | |
Dimensioj Diametro |
112,8 km 115,087 km vd |
Maso - Denso - Surfaca falakcelo - Liberiga rapido |
1,5 ×1018 kg ~2 000 kg/m3 ~ 0,0315 m/s2 ~ 0,06 km/s |
Rotacia periodo | 0,3609 t (8,6599 h) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Surfaca temperaturo | 174 K |
Geometria albedo | 0,177 |
Observaj ecoj | |
Spektroklaso | S |
Absoluta magnitudo | 6,55 |
Videbla magnitudo - Minimuma - Maksimuma |
12,16 8,68 |
Angula diametro - Minimuma - Maksimuma |
0,057" 0,178" |
12 Viktorio estas granda asteroido de la asteroida zono.
Malkovro
[redakti | redakti fonton]Viktorio estis la dekdua malkovrita asteroido, kaj tria malkovrita far de la brita astronomo John Russell Hind, la 13-an de septembro 1850 elde la Royal Greenwich Observatory en ĉirkaŭurbo de Londono (Britio).
Nomo
[redakti | redakti fonton]Ĝi ricevis la nomon de Viktorio, romia diino de la venko, sed ankaŭ antaŭnomo de la reĝino Viktoria, tio, kiu estigis kverelon. Benjamin Apthorp Gould proponis anstataŭe la nomon de Klio (kiu estos tiu de 84 Klio) sed William Cranch Bond, rigardita kiel astronomia eminentulo de Usono, asertis ke la tiama kutimo de mitologiaj nomoj estis respektita. Tiu opinio venkis.
Simbolo
[redakti | redakti fonton]Kiel la "grandaj" planedoj, la unue-trovataj asteroidoj ricevis astronomian simbolon. Tiu de Viktorio estas aŭ (stelo kun branĉo de laŭro).
Ecoj
[redakti | redakti fonton]Ĝia surfaco, meze hela, ŝajnas konsisti el miksaĵo de metaloj (fero, nikelo) kaj silikatoj.
Observoj per radaro, ondbrila interferiometrio kaj aliaj metodoj de bilda traktado[1] montras ke 12 Viktorio estas longoforma, oni suspektas ĝin esti duopa asteroido.
Noto kaj referencoj
[redakti | redakti fonton]Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (1 - 1000) | Poste: |
---|---|---|
11 Partenopo | 12 Viktorio | 13 Egerio |