Zolee Ganxsta
Zolee Ganxsta [zoli ganksta], laŭ hungara nomordo Ganxsta Zolee estas hungara drumisto, repisto, tekstopoeto, ŝlagrokomponisto, aktoro, voĉoaktoro. Lia origina nomo estas (hungarece) Zana Zoltán, en la pseŭdonimo Zolee estas angleca formo de karesnomo de Zoltán (Zoli), Ganxsta estas repmaniera fuŝaĵo de la vorto gangstero. Lia patro estis József Zana, lia patrino estis Ilona Kassai (ambaŭ aktoroj).
Zolee Ganxsta | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Zana Zoltán |
Aliaj nomoj | Ganxsta Zolee |
Naskiĝo | 7-an de januaro 1966 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Ŝtataneco | Hungario |
Familio | |
Patro | József Zana |
Patrino | Ilona Kassai |
Okupo | |
Okupo | repisto aktoro muzikisto |
TTT | |
Retejo | http://www.kartel.hu/ |
Zoltán Zana[1] naskiĝis la 7-an de januaro 1966 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiZolee Ganxsta maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo. Inter 1984–1987 li laboris en firmao, poste li estis senlaborulo. Li aliĝis al pluraj ŝlagrorkestroj, iom poste li estis aŭ drumisto aŭ repisto. Ekde 1999 li akiris ankaŭ malgrandajn filmajn rolojn. Li ricevis premiojn inter 1998-2003. Li havis edzinon, kiu naskis en 2007, sed li eksedziĝis.
Lia filma komponaĵo
redakti- Rosszfiúk (2000)
Elektitaj filmaj roloj
redakti- Hasfalmetszők (1999)
- Le a fejjel! (2005) – ekzekutisto
- Die Hard – Drágább, mint az életed (2013) - rusa gangstero
- Kölcsönlakás (2019) - Alfréd
- Codename: Panzers – Phase Two (2005) – Serigo de Angelis
- Verdák (2006) – Joe Komposztor
- Fel (2009) – Beta
(En ŝlagroj li estis plej ofte komponisto kaj/aŭ tekstopoeto kune kun aliaj muzikistoj.)
- Ahová lépsz
- Ez a pokol
- Már nem érdekel
- Zuhansz velem
Liaj libroj
redakti- Ganxsta Zolee az első, az utolsó, az egyetlen (2000)
- Döglégy a világ körül (2015)