Viorica Dăncilă
Vasilica-Viorica DĂNCILĂ (naskiĝis la 16-an de decembro 1963 en Roşiori de Vede en Rumanio) estas rumana politikisto de la Socialdemokrata Partio. Ŝi estis ĉefministro de la lando de la januaro 2018 ĝis la novembro 2019 [1][2].
Viorica Dăncilă | |||||
---|---|---|---|---|---|
rumana politikistino | |||||
Persona informo | |||||
Viorica Dăncilă | |||||
Naskonomo | Vasilica-Rodica Nica | ||||
Naskiĝo | 16-an de decembro 1963 (60-jaraĝa) en Roșiorii de Vede | ||||
Lingvoj | rumana vd | ||||
Ŝtataneco | Rumanio vd | ||||
Alma mater | Oil & Gas University of Ploiești (en) National School of Political and Administrative Studies (en) vd | ||||
Partio | Romanian National Conservative Party (en) (2024–) Nation People Together (en) (2022–2024) Partio Socialdemokratia (–2022) vd | ||||
Infanoj | 2 | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto inĝeniero gimnazia instruisto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Ŝi estis la unua virino en la historio de Rumanio se temas pri funkcii kiel ĉefministro. Dăncilă estis elektita kiel la tria ĉefministro de Rumanio en periodo de unu jaro. Ŝiaj du antaŭuloj en ĉi tiu posteno estis forigitaj pro konfliktoj kun la gvidanto de la Socialdemokrata Partio, Livio Dragania. Post la kondamno kaj malliberigo de Dragania en majo 2019 pro malobservo de fido, Dăncilă, kiu komence provizore sukcedis lin, estis elektita kiel prezidanto de la Sociala Partio - Demokrata [3].
Vivo
redaktiViorica Dăncilă estas diplomiĝinto de la Institutul de Petrol și Gaze en Ploiești (1983-1988) kaj studis de 2003 ĝis 2006 ĉe la Școala Națională de Studii Politice și Administrative en Bukareŝto, kie ŝi akiris magistron en eŭropa ŝtatadministrado. Ŝi laboris kiel instruisto en supera mezlernejo kaj en la petrolo kaj gasindustrio ĝis kiam ŝi iĝis EU-politikisto [4].
Politika kariero
redaktiDăncilă iĝis membro de la Socialdemokrata Partio en 1996. Ŝi estis membro de la municipa konsilio en Videle kaj la gubernia konsilantaro en Teleorman antaŭ iĝi membro de la Eŭropa Parlamento en 2009. En la Eŭropa Parlamento, Dăncilă sidis en la grupo por la Progresema Unio de Socialdemokratoj. En la Socialdemokrata Partio, ŝi aktivis en la virina organizo kaj en 2005 estis elektita al la centra partigvidado [5].
Ĉefministro: La 29an de januaro 2018, Viorica Dăncilă estis elektita kiel ĉefministro fare de la Parlamento de Rumanio, cetere post internaj disputoj ene de sia propra partio. Ŝi sukcedis Mihai Tudose, kiu eksiĝis post konflikto kun partiestro Liviu Dragnea. Dăncilă estis konsiderita proksima aliancano de Dragnea. En 2017, Dăncilă defendis ŝanĝojn al koruptleĝaro kiun kritikistoj kredis malfaciligus procesigi altnivelan korupton.
En oktobro 2019, mocio de malfido kontraŭ ŝia registaro gajnis plimulton en parlamento. La 4an de novembro 2019, ŝi estis sukcedita kiel ĉefministro fare de Ludovic Orban.
Referencoj
redakti- ↑ . BIOGRAFIE - Cine este Viorica Dăncilă, miau miau premierul propus de PSD (rumane). stiripesurse.ro (16 January 2018).
- ↑ "Romanian Protests Put Ruling Party Under Renewed Pressure", 22 January 2018.
- ↑ Viorica Dăncilă a anunțat că nu primește pesediști în partidul ei: "În acest moment nu" (rumane). Alirita 2022-04-12 .
- ↑ Curriculum vitae, Europaparlamentet. 23a de januaro 2018.
- ↑ History of parliamentary service. MEPs. European Parliament.