Valle de la Serena
Valle de la Serena estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumo aŭ regiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj - kiel la nomo sugestas - al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 1 111 loĝantoj sur areo de 121,4 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 9 loĝantoj/km². Estas du aliaj vilaĝoj kun sama nomokomenco en la provinco.
Valle de la Serena | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Administrado | |||
Ŝtato | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Badaĥozo | ||
Komarko | La Serena | ||
Poŝtkodo | 06458 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Martín Caballero Horrillo | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 1 111 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 9 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 38° 42′ N, 5° 48′ U (mapo)38.700555555556-5.7997222222222Koordinatoj: 38° 42′ N, 5° 48′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 423 m [+] | ||
Areo | 121,4 km² (12 140 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Valle de la Serena [+] | |||
La loĝantoj nomiĝas vallejos.
Situo
redaktiValle de la Serena estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto La Serena sude de Don Benito, je altitudo de 423 m; je 130 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 70 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 121,4 km².
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado. Estis minejoj de volframo kaj de stano, aktuale nefunkciantaj. Estas unu el la vilaĝoj kie oni produktas la fromaĝon kun denominación de origen de la Serena. Estas ankaŭ rilate la agrikulturan tradicion la Muzeo Casa Labriega de La Serena, konstruaĵo de la 16a jarcento.
Kuriozaĵoj
redaktiTie naskiĝis Juan Donoso Cortés en 1809, fama verkisto kaj politikisto de la 19a jarcento.