Schumann-domo
La Schumann-Haus estas la iama loĝodomo de Robert kaj Clara Schumann en Lepsiko, kiuj pasigis ĉi tie siajn unuajn kvar geedzajn jarojn. Ĝi troviĝas en Inselstraße 18, okcidente de la urbocentro. En ĝi troviĝas muzeo, malgranda koncertejo kaj baza lernejo Clara Schumann.
Schumann-domo | |||
---|---|---|---|
konstruaĵo historia domo muzeo | |||
Lando | Germanio vd | ||
Situo | Leipzig | ||
Adreso | Inselstraße 18 | ||
Poŝtkodo | 04103 | ||
Estiĝo | 1838 | ||
Koordinatoj | 51° 20′ 26″ N, 12° 23′ 28″ O (mapo)51.340512.3911Koordinatoj: 51° 20′ 26″ N, 12° 23′ 28″ O (mapo) | ||
| |||
Retpaĝo | http://schumann-haus.de/ | ||
Historio
redaktiLa Schumann-domo estis konstruita laŭ klasikisma stilo kaj estis tiam Inselstraße 5. Dum la dua mondmilito la domo restis plejparte maldifektita, tamen la domo kadukiĝis dum la epoko de GDR, kvankam ekde la 1970-aj jaroj monumentprotektata. En 1999 la grupo Rahn Dittrich aĉetis la domon kaj renovigis ĝin laŭ la reguloj de monumentprotekto.
Nuna uzado
redaktiEn la iama loĝejo de la ge-Schumann-oj troviĝas la Schumann-muzeo, tenata de la asocio Robert-und-Clara-Schumann-Verein Leipzig. La asocio fondiĝis en 1995 kaj taskigis al si konservi la heredaĵon de la muzikista familio en Lepsiko.
La koncertejo, kiun iam frekventis personoj kiel Felix Mendelssohn Bartholdy, Franz Liszt kaj Hans Christian Andersen, disponatas por koncertoj, prezentlegadoj kaj diskutoj.
En la ceteraj ĉambroj troviĝas la baza lernejo Clara Schumann, ĝi havas artan-muzikan karakteron memore al la famaj loĝintoj de la domo.