Ponferado
Ponferado (hispane Ponferrada) estas urbo, municipo kaj ĉefurbo de la komarko Bierzo, Provinco Leono, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi situas ĉe la kunfluejo de la riveroj Silo kaj Boezo, kaj ĝi estas la dua plej grava urbo en la provinco kun aglomeraĵa areo kun pli ol 94 000 loĝantoj. La urboparto de Ponferado, senkalkuli Flores del Sil, Cuatrovientos, Fuentesnuevas, Dehesas... havas 42 250 loĝantojn, el kiuj 20 297 estas viroj kaj 21 953 inoj.
Ponferado | |||||
---|---|---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 24401–24404 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 62 963 (2023) [+] | ||||
Loĝdenso | 222 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 42° 33′ N, 6° 35′ U (mapo)42.546111111111-6.5908333333333Koordinatoj: 42° 33′ N, 6° 35′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 512 m [+] | ||||
Areo | 283,17 km² (28 317 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Ponferrada [+] | |||||
Geografio
redaktiĜia municipa teritorio estas formata de 38 loĝlokoj nome Bárcena del Bierzo, Bouzas, Campo, Carracedo de Compludo, Columbrianos, Compludo, Compostilla, Cuatrovientos, Dehesas, Espinoso de Compludo, Flores del Sil, Fuentesnuevas, Lombillo de los Barrios, Manzanedo de Valdueza, La Martina, Montes de Valdueza, Otero, Ozuela, Palacios de Compludo, Peñalba de Santiago, La Placa, Ponferrada, Rimor, Salas de los Barrios, San Adrián de Valdueza, San Andrés de Montejos, San Clemente de Valdueza, San Cristóbal de Valdueza, San Esteban de Valdueza, San Lorenzo, Santa Lucía de Valdueza, Santo Tomás de las Ollas, Toral de Merayo, Urbanización Patricia, Valdecañada, Valdefrancos, Villanueva de Valdueza kaj Villar de los Barrios.
Ponferrada okupas totalan areon de 283,17 km² kaj limas norde kun Camponaraya, Cabañas Raras, Cubillos del Sil, Congosto, Carracedelo, Molinaseca, Santa Colomba de Somoza, Priaranza del Bierzo, Benuza, Castrillo de Cabrera kaj Lucillo.
Demografio
redaktiLaŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 747 loĝantojn. Ĝi akiris ĉirkaŭ 60 000 loĝantojn el la komenco de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj kaj absorbo de najbaraj malgrandaj loĝlokoj. Ĝi distas 113 km de Leono, provinca ĉefurbo.
- Evoluo de la municipa loĝantaro de Ponferado ekde la jaro 1900 ĝis 2010:
1900 | 1920 | 1940 | 1950 | 1960 | 1970 | 1981 | 1990 | 2000 | 2008 | 2009 | 2010 | |||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
7.188 | 9.829 | 13.008 | 23.773 | 37.053 | 45.257 | 52.499 | 60.401 | 62.642 | 67.969 | 69.187 | 68.965 |
Historio
redaktiEstas atestaĵoj de antaŭromia kaj romia loĝado rilata al la orminado; en Mezepoko okazis reloĝado. En 1082 oni ordonis konstruon de ponto super la rivero Sil kaj faciligi la trapason de pilgrimantoj de la Jakoba Vojo. De tiu ponto devenas la loknomo kun la senco de ponto plifortigita fere aŭ simple ponto plifortigita, ideo kiu inspiris la blazonon. La areo apartenis al la Regno Leono kaj apartenis al la Templanoj ĝis ties dissolvo en 1312. Dum la 13-a kaj 14-a jarcentoj la urbo prosperis komerce, havis muregon, kvar pordegojn kaj judan kvartalon. En la 15-a jarcento okazis konfliktoj inter diversaj nobeloj kaj pro la ribelo "irmandiña".
Ĝi suferis ankaŭ pro la militoj kontraŭ Portugalio kaj pro la Milito de Hispana Sendependiĝo (kelkajn fojojn sidejo de la provinca stabanaro). En la jaroj tuj post la Hispana Enlanda Milito la tuta areo de El Bierzo estis rifuĝejo de kontraŭfrankisma gerilo kaj tial okazis oftaj konfliktoj de policaj civilgvardianoj kontraŭ gerilanoj kaj apogantoj. Poste la urbo prosperis per industrio kaj instalado de elektra termocentralo.
Lingvo
redaktiPonferado estas trilingva municipo, ĉar, krom la hispana, oni konservas en ĝia municipa teritorio la leonan kaj la galegan. Tiusence, la tradicia lingvo de plej parto de la municipo estas la leona,[1][2] sed la hegemonia parolmaniero de kvar okcidentaj submunicipoj (nome Fuentesnuevas, Dehesas, Toral de Merayo kaj Rimor) estas galega, tre miksita kun la leona (ĉefe ĉe Toral de Merayo kaj Rimor).[3] Aliflanke, lingve la historia toponimio de tiuj kvar galegparolantaj lokoj estas propra de asturileona, de kio eblas dedukti, ke la hegemonia lingva elemento en la tuta municipo estis dekomence la asturileona, poste iom anstataŭigita de la galega en la okcidento de la municipo, dum en la cetero de la municipo restas hegemonia la leona, kaj parole kaj toponimie, sed suferanta pli kaj pli kastiliigon.
Monumentoj kaj lokaj turismaj allogaĵoj
redakti- Kastelo de Ponferado
- Baziliko de La Anzino
- Preĝejo Jakobo de Penjalbo
- Monaĥejo Sankta Petro
- Preĝejo Sankta Tomaso
- Preĝejo Sankta María de Vizbajo
Ekonomio
redaktiTradiciaj enspezofontoj estas agrikulturo (ĉefe vitejoj kaj produktado de vino, fruktoj kaj legomoj), brutobredado kaj ĉasado. Gravas industrio pri konstru-ardezo, pecoj por ventogeneratoroj, siderurgio, kaj diversaj sektoroj kiel vitro, viando, cemento ktp.
Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, muzeoj, piedirado, parkoj) kune kun komerco kaj servoj.
Estas tri dek bazlernejoj, kvar mezlernejoj, universitata kampuso (1 500 lernantoj) kaj aliaj lernejoj; kvar sancentroj kaj universitata hospitalo; 31 apotekoj; kaj diversaj komercaj centroj.
Bildaro
redakti-
Mozaraba preĝejo Santiago de Peñalba
-
Turo Rosaleda.
-
Baziliko de Nuestra Señora de la Encina.
-
Tombo de Aldonza de Mendoza, senjorino de Ponferado.
-
Blazono de la epoko de Karolo la 2-a sur la fasado de la urbodomo.
-
Statuo de popola figuro de kukovendisto.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Abad, Francisco (2003). "Lengua española" para la historia de un concepto y un objeto. Murcia: Universidad de Murcia. p. 143
- ↑ Menéndez Pidal, Ramón (1906). Menéndez Pidal, Ramón (1906). El Dialecto Leonés. REVISTA DE ARCHIVOS, BIBLIOTECAS Y MUSEOS, pp . 131-132. Arkivita el originalo la 5an de julio 2016. Konsultita la 20an de februaro 2018.
- ↑ García y García, Jesús. Los límites históricos entre el gallego y el asturiano-leonés en el Bierzo. Arkivigite je 2019-10-10 per la retarkivo Wayback Machine p. 19