Neviano
Neviano estas komunumo de Italio. Ĝi apartenas al la administra regiono Apulio (itale Puglia) kaj al la provinco Leĉo (itale Lecce). Laŭ la stato de 2023 en la komunumo vivis 4 954 loĝantoj sur areo de 16,3 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 304 loĝantoj/km². Kristanaj patronoj estas la sankta Maria de la Neĝo kaj la ĉefanĝelo Mikaelo, kies memortagoj, la 5-a de aŭgusto kaj la 29-a de septembro, sekve estas la komunumaj festotagoj.
Neviano | |||||
komunumo de Italio vd | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtato | Italio | ||||
Regiono | Apulio | ||||
Provinco | Lecce (Leĉo) | ||||
Geografia situo | 40° 6′ N, 18° 7′ O (mapo)40.118.116666666667Koordinatoj: 40° 6′ N, 18° 7′ O (mapo) | ||||
Alto super marnivelo | 108 m [+] | ||||
Areo | 16 km² | ||||
Loĝantaro | 4954 (2023) | ||||
Loĝdenso | 304 loĝantoj/km² | ||||
Najbaraj komunumoj | Aradeo, Collepasso, Cutrofiano, Galatone, Parabita, Sannicola, Seclì kaj Tuglie | ||||
Patrono | Maria de la Neĝo kaj ĉefanĝelo Mikaelo | ||||
Festa tago | 5-a de aŭgusto kaj 29-a de septembro | ||||
Nomo de loĝantoj | nevianesi | ||||
Poŝtkodo | 73040 | ||||
Imposta kodo | F881 | ||||
Kodo laŭ ISTAT | 075053 | ||||
Telefona prefikso | 0836 | ||||
Estro | |||||
Retpaĝo | Oficiala retejo | ||||
Najbaraj komunumoj estas Aradeo, Collepasso, Galatone, Parabita, Sannicola, Seclì, Tuglie kaj Cutrofiano.
Geografio
redaktiNeviano situas sur monteto en la regiono Apulio en la provinco Lecce, proksimume 25 kilometrojn sude de la provincĉefurbo, en distanco de proksimume 10 km de la bordo de la Mediteraneo.
Ekonomio
redaktiLa urbeto vivas ĉefe de agrikulturo (vitoj kaj olivoj) kaj de turismo.
Historio
redaktiLaŭ la legenco Neviano havas romiajn radikojn kaj siatempe estis nomita Niveo. Dokumentita estas, ke Neviano ekzistis jam en la jaro 1100 post Kristo, kiam Tancredi, reĝo de Sicilio kaj grafo de Lecce koncedis la bienon de Neviano al la grafino de Lecce.
Urba partnereco
redaktiNeviano havas partnerecon kun la urbo Langenthal en Kantono Berno en Svislando.