Margareta la 2-a (Danio)
Margareta la 2-a (dane Margrethe II., plennome Margrethe Alexandrine Þorhildur Ingrid, naskita la 16-an de aprilo 1940 en Kopenhago) estis, post sia patro Frederiko la 9-a, de la 15-a de januaro 1972 ĝis la 14-a de januaro 2024 reĝino de Danio.
Margareta estas edziniĝinta kun la franca grafo Henri Laborde de Montpezat (forpasis la 13-an de februaro 2018), nomata princo Henriko de Danio. Kune ili havas infanojn:
- Frederiko, n. 1968, reĝo Frederiko la 10-a, kun edzino Mary Donaldson el Aŭstralio
- princo Joachim, n. 1969