Margaret Mead
Margaret MEAD (16-a de decembro, 1901, Filadelfio – 15-a de novembro, 1978, Novjorko) estis usona kultura antropologo kiu ofte prelegis kaj verkis por la amasmedioj dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj.
Margaret Mead | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de decembro 1901 en Filadelfio |
Morto | 15-an de novembro 1978 (76-jaraĝa) en Nov-Jorko |
Mortokialo | Pankreata kancero |
Tombo | Trinity Episcopal Church Cemetery (en) |
Lingvoj | angla |
Loĝloko | Longland |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | Barnard College Universitato DePauw Universitato Kolumbio - doktoro de filozofio (–1929) Solebury School (en) |
Familio | |
Patro | Edward Sherwood Mead (en) |
Patrino | Emily Fogg (en) |
Edz(in)o | Gregory Bateson (1936–1950) Reo Fortune (en) (1928–1935) Luther Cressman (en) (1923–1928) |
Amkunulo | Ruth Benedict |
Infano | Mary Catherine Bateson (en) ( Gregory Bateson) |
Okupo | |
Okupo | antropologo kuratoro filmreĝisoro verkisto poeto |
Verkoj | Coming of Age in Samoa |
Ŝi popularigis la antropoligiajn konceptojn kaj perceptojn al sia usona kaj okcidenta aŭdantaro, kaj ŝi estis ankaŭ respektata akademia antropologo. Ŝiaj raportoj pri la sana sinteno al sekso en la kulturoj de la Sud Pacifiko kaj de Sud Azio helpis informi kaj antaŭenigi la seksan revolucion en la 1960-aj jaroj. Mead favoris pli malfermitan seksan moralon en la kunteksto de la okcidenta religia vivo.
Fama citaĵo de ŝi:
"Never doubt that a small group of committed people can change the world. Indeed, it's the only thing that ever has.“
Neniam dubu, ke eta grupo da agvolaj homoj povas ŝanĝi la mondon. Vere temas pri la nura afero, kiu estas.