Leopoldina (akademio)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Leopoldina. |
La Nacia Akademio de la Sciencoj Leopoldina (germane Nationale Akademie der Wissenschaften Leopoldina) estas la plej malnova naturscienca-medicina klerula institucio en Germanio kaj la plej malnova seninterrompe ekzistanta naturesplora akademio en la mondo. Ekde 2008 ĝi estas germania nacia akademio de la sciencoj.
Leopoldina | ||
---|---|---|
akademio de sciencoj erudicia societo nacia akademio | ||
Informoj | ||
fondodato | 1-a de januaro 1652 | |
fondinto(j) | Johann Lorenz Bausch • Johann Michael Fehr • Georg Balthasar Metzger • Georg Balthasar Wohlfahrt vd | |
Situo | ||
Geografia situo | 51° 29′ 15″ N, 11° 57′ 48″ O (mapo)51.48745311.963394Koordinatoj: 51° 29′ 15″ N, 11° 57′ 48″ O (mapo) | |
lando | Germanio | |
urbo | Halle | |
Estraro | ||
gvidanto | Gerald H. Haug | |
ĉefestro(j) | Gerald Haug (2020–) vd | |
retejo | Oficiala retpaĝaro [+] | |
Listoj | ||
membro de | ||
| ||
jura formo | registrita asocio de Germanio vd | |
| ||
| ||
Leopoldina estis fondita en 1652 en Schweinfurt kaj nomita laŭ imperiestro Leopoldo la 1-a. Ĝia nuna sidejo estas en Halle, kaj ĝia prezidanto ekde 2020 estas Gerald Haug. Ĝi havas proksimume 1600 membrojn (en 2021), el kiuj triono estas el ne-germanlingvaj regionoj.
Ĝis julio 2008 la akademio nomiĝis Deutsche Akademie der Naturforscher Leopoldina – “Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina”.
Sume ĝis nun 168 membroj de la Leopoldina ricevis Nobel-Premion.[mankas fonto]
Historio
redaktiLa Germana Akademio de la Naturesploristoj Leopoldina estis fondita la 1-an de januaro 1652 en Schweinfurt de la kuracistoj Johann Lorenz Bausch, Johann Michael Fehr, Balthasar Metzger kaj Georg Balthasar Wohlfahrt kiel privata societo, tiam je la latina nomo Academia Imperialis Leopoldina Naturae Curiosorum kaj ankaŭ nur Academia Naturae Curiosorum. Tiutempe jam ekde 1603 ekzistis en Italio la Akademio de linkokula; poste estis fonditaj en 1660 la Reĝa Societo en Anglio, kaj en Francio la Akademio de Sciencoj en 1666.
La mallongigitan nomon Leopoldina kreis imperiestro Leopoldo la 1-a, kiu per dekreto de la 7-a aŭgusto 1687 fiksis la latinan oficialan nomon Sacri Romani Imperii Academia Caesareo-Leopoldina Naturae Curiosorum (Akademio de naturscioj imperiestre-leopolda de la Sankta Romia Imperio).
En la jaro 1712 imperiestro Karolo la 6-a ŝanĝis la nomparton “Caesareo-Leopoldina” al “Caesarea Leopoldino-Carolina”[mankas fonto], kaj en 1742, imperiestro Karolo la 7-a enkondukis la germanan nomon Kaiserlich Leopoldinisch-Carolinische Deutsche Akademie der Naturwissenschaftler (Imperiestre Leopolda–Karla germana akademio de la natursciencistoj).
Ĝis 1904 la loĝloko de la prezidanto estis sidejo de la akademio; de tiam estas konstanta sidejo en Halle. Same en 1904 la akademianoj rezignis elekti personan akademian nomon.
Je la 18-a de februaro 2008 la Komuna Scienca Konferenco de la germaniaj federacio kaj subŝtatoj decidis asigni al Leopoldina la taskojn de germania nacia akademio de la sciencoj.
Prezidantoj
redaktiPrezidantoj de la akademio kun deĵora tempo, nomo, akademia nomo kaj sidejo:
- 1652–1665 Johann Lorenz Bausch – Jason la 1-a (Schweinfurt)
- 1666–1686 Johann Michael Fehr – Argonauta la 1-a (Schweinfurt)
- 1686–1693 Johann Georg Volckamer – Helianthus la 1-a (Nürnberg)
- 1693–1730 Lukas Schröck – Celsus la 1-a (Augsburg)
- 1730–1735 Johann Jakob Baier – Eugenianus la 1-a (Altdorf bei Nürnberg)
- 1735–1769 Andreas Elias Büchner – Bacchius (Erfurt, Halle)
- 1770–1788 Ferdinand Jakob Baier – Eugenianus la 2-a (Nürnberg)
- 1788–1791 Heinrich Friedrich Delius – Democedes la 2-a (Erlangen)
- 1791–1810 Johann Christian Daniel von Schreber – Theophrastus Eresius la 4-a (Erlangen)
- 1811–1818 Friedrich von Wendt – Diocles Carystius la 4-a (Erlangen)
- 1818–1858 Christian Gottfried Daniel Nees von Esenbeck – Aristoteles la 3-a (Erlangen, Bonn, Breslau)
- 1858–1862 Dietrich Georg Kieser – Scheuchzer la 1-a (Jena)
- 1862–1869 Carl Gustav Carus – Cajus la 2-a (Dresden)
- 1870–1878 Wilhelm Friedrich Behn – Marco Polo la 1-a (Dresden)
- 1878–1895 Hermann Knoblauch – Thomas Johann Seebeck (Halle)
- 1895–1906 Karl von Fritsch (Halle)
- 1906–1921 Albert Wangerin
- 1921–1924 August Gutzmer
- 1924–1931 Johannes Walther
- 1932–1950 Emil Abderhalden
- 1952–1953 Otto Schlüter
- 1954–1974 Kurt Mothes
- 1974–1990 Heinz Bethge
- 1990–2003 Benno Parthier
- 2003–2010 Volker ter Meulen
- 2010–2020 Jörg Hacker
- ekde 2020 Gerald Haug
Kelkaj membroj
redaktiJen kelkaj membroj de la akademioj: