Tri koboldoj
La Tri koboldoj estis esperanta kabaredo[1] funkciinta de 1949 ĝis 1956 sub gvido de Raymond Schwartz en Montmartre, fama arta kvartalo de Parizo. En tiuj jaroj okazis semajnaj kunvenoj kaj unufoje monate kabareda vespero. De 1949 ĝis 1956 estus okazintaj 341 merkredaj kunvenoj.[2] La kabaredo arigis talentajn kunlaborantojn el kiuj pluraj estas famaj Esperanto-verkistoj kaj ĝi rolis kiel verkinstigilo, interalie pere de ludoj kiaj "truditaj versoj": la publiko trudis iajn rimojn kaj temon kaj pluraj partoprenantoj verkis poemojn laŭ tiuj kondiĉoj. La kabaredo aperas sub nomoj "Ĉe l'Koboldoj", "La Koboldejo". La nomo "La Tri koboldoj" fontas el la nomoj de la strato kaj de la trinkejo kie la kabaredo kunvenis en la unuaj jaroj : "Les Trois Lutins" en la Trifrata Strato.
Postrestas "Ora Aŭtora kaj Valora Libro de la Koboldoj" kie kolektiĝas rakontaj tekstoj, komentoj, salutvortoj, laŭmende verkitaj poemoj, fotoj, subskriboj de partoprenintoj, ŝercoj, ktp. Laŭ la Ora Libro eblas iom scii pri la historio de la kabaredo kaj eĉ detale pri la partoprenantaro.
Rimarkindaj regulaj kunlaborantoj estis Raymond Schwartz, Gaston Waringhien, Marc Darnault (profesia aktoro), Lucien Laurat, Roger Bernard, Norbert Barthelmes, Etienne Gaudry, Srdjan Flego, Jean Thierry, Julien Piron, Daniel Luez. Ankaŭ aperis tiam junaj Michel Duc Goninaz, Gino Gaspard, Claude Longue-Épée, Erika, Georges Lagrange, Michel Audibert, Jean-Louis Texier.
Historio
redakti1949 - 1950
redaktiFine de 1950 de Raymond Schwartz verkis enkondukan tekston por la Ora libro de la koboldoj sub titolo "Iom da historio" :
|
1951
redaktiRoger Bernard verkis la rakonton pri la vivo de la kabaredo okaze de la dua kaj tria datrevenoj.
|
1952
redakti
|
1953
redaktiRaymond Schwartz redaktis en februaro 1954 raporton okaze de la 4a datreveno. La rakonto pli entenas pikajn ŝercojn al malĉeestantaj vizitintoj ol serioze sciigas pri aktivado. Estas ŝerca atako al Jean Tuffier kiu longe forestis konservante kun si la kajeron kun la nefinita ekverkata kolektiva romano. Same estas ŝerca akuzo al Etienne Gaudry ke li eluzas la Koboldejon por havigi al si antaŭ sia edzino alibion por foresto de sia hejmo. Ledon barbhava modernskola poeto formigris al Petolas (Brazilo) kie li edziĝis. Helmi Veldhuyzen nederlandanino fariĝis estrino de la Ora Libro, tiel anstataŭante la edziniĝintan Erika kiu naskis infanon.[5]. Georges Warnier, ofta gasto, mortis dum septembro 1953 pro aŭtomobilakcidento.
1956
redaktiEn januaro 1956 Jean Thierry verkis rakonton okaze de la 6a datreveno. Li sciigas pri foresto de kutimaj vizitintoj kiuj formigris al provinco aŭ al eksterlando (Colette Suchareau, Nadège Bellettre, Margueritte Fercoq, Daniel Luez, Helmi Veldhuyzen, Claude Longue-Epée). Vizitis la kabaredon gastoj el Japanio, Novzelando kaj Sudameriko. Ekaperis Michel Audibert, Jean Thierry kaj Sylla Chaves, el Rio de Janeiro, en aŭgusto 1955, kun sia edzino «delikata poeto, de post tiu monato li sonorigas de brazilaj notoj freŝaj kaj tre plaĉaj la Koboldan liron».
La 29an de februaro aperas kolekto da tekstoj laŭ la temo "En Usono iuj entreprenoj vendas nuntempe terenojn sur ... la LUNO".
Lasta paĝo tekstas jene :
|
Vidu ankaŭ
redakti- La teksto Je la gloro de la koboldaro[rompita ligilo] de Otto Maschl humure prezentas kelkajn el la partoprenintoj de tiu kabaredo.
- Enhavo de la Ora Libro
Eksteraj ligiloj
redaktiRaymond Schwartz kaj ties Kabaretoj, artikolo de Gilbert René LEDON Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Tiutempe oni nomis ĝin kabareto. Pro la maloportuneco de la falsa sufikso "eto", la vorto estas nun ŝanĝita al kabaredo.
- ↑ 2,0 2,1 Laŭ mencio aperanta lastpaĝe de la Ora Libro okazis 341 merkredaj kunvenoj. Tio signifus ke la unua kunveno okazis la 21an de septembro 1949
- ↑ Rue des Trois Frères
- ↑ Sidejo de Unuiĝo Franca por Esperanto, straton Chabrol en Parizo
- ↑ Patrick Lagrange naskiĝis la 4-an de januaro 1954
- ↑ "Kremerdo" ne estas erara tajpado de Merkredo sed intenca vortludo kie aperas la vorto "merdo"; kp. kun la franca [sa]crée merde = ega feko