László Bellyei
László Bellyei [lAslO bejei], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Bellyei László, estis hungara mezlerneja kaj altlerneja instruisto, literaturhistoriisto. Lia familia nomo estis Zapf ĝis 1938, lia filo estis Árpád Bellyei.
László Bellyei | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 25-an de februaro 1910 en Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario Beregszász |
Morto | la 6-an de januaro 1995 en Hungario Kaposvár |
Lingvoj | hungara • ĉeĥa • slovaka |
Ŝtataneco | Hungario Ĉeĥoslovakio |
Alma mater | Universitato de Karolo |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto instruisto universitata instruisto |
László Bellyei[1] naskiĝis la 25-an de februaro 1910 en Beregszász (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario, nuntempa Berehove en Ukrainio), li mortis la 6-an de januaro 1995 en Kaposvár (Hungario).
Biografio
redaktiLászló Bellyei maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1928, poste li studis iomete en Bratislavo kaj Zuriko, sed li akiris pedagogian diplomon en Universitato de Karolo en 1934. Post la diplomo li kontribuis en hungarlingvaj ĉeĥoslovakiaj gazetoj. Inter 1939–1944 li instruis en gimnazio de Beregszász, poste en Kaposvár, sed en 1946 li estis forigita, tial li instruis private. En 1951 li estis rehabilitita, tial li instruis en pluraj mezlernejoj same en Kaposvár, sed inter 1959–1976 en Altlernejo de Kaposvár jam kiel katedrestro. Ĝis 1944 li okupiĝis pri la hungara literaturo en Ĉeĥoslovakio, poste pri kompleta instruado de la hungara lingvo.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Három kultúrfront. (1932)
- A magyar irodalom Csehszlovákiában. (slovake, 1933)
- Márta. (novelo, 1937)
- A csehszlovákiai magyar irodalom. (manuskripto, perdiĝis, 1937)
- Willi Bredel. (1966)
- Anyanyelvi tantárgypedagógia. (kunaŭtoro, 1975; 2-a eldono: 1978)
- A kaposvári komplex anyanyelvi kísérlet összegzése. (redaktoro, 1985)
- Bujdosók. (antologio, 1994)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en Beregszász (2020)[2]