Joseph von Karabacek
Joseph Maria de KARABACEK (naskiĝinta la 28-an de septembro 1845 en Graz, mortinta la 9-an de oktobro 1918 en Vieno) estis aŭstra orientalisto kaj bibliotekisto. Lin edzigis en 1875 Karoline Lang kiu naskis du filojn kaj du filinojn.
Joseph von Karabacek | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Joseph von Karabacek | |||||
Naskiĝo | 20-an de septembro 1845 en Graz | ||||
Morto | 9-an de oktobro 1918 (73-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | germana • araba vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | bibliotekisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Orientalistiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiEstante filo de armeprovizada administranto li studis komence ĉe la universitato de Vieno jursciencojn antaŭ ol ŝanĝi je la fako de orientalistiko. En 1868 sukcesis doktoriĝo. Kariero altlerneja rapidega sekvis: habilitiĝo en 1869 pri paleografio kaj numismatiko de islamaj popoloj; eksterorda profesoreco en 1874; orda profesoreco pri historio de Oriento kaj de ĉiaj helpsciencoj (1885-1915); estreco de la Kortega Biblioteko de Vieno (1889-1917).
Kunfondis Karbacek en la 1869-a jaro la societon "Wiener numismatische Gesellschaft". Kromis aĵoj koncernantaj paleografion, epigrafion, arthistorion kaj papirusologion. Ĉiukampe Karabecek faris altvaloran laboron malgraŭ intertempe tro senbrida kaj fantazia deduktemo (zügellose Phantasie, Johann Fück). Kontraŭe al fakaj kolegoj (ekz. Alfred von Kremer). Profunda filologia trejniĝo (ekz. laŭ la metodoj de L. Fleischer en Lepsiko) ankaŭ neniam okazis (kontraŭe al la samtempulo David Heinrich Müller.)
Pro tio multo da liaj sciencaj laboraĵoj hodiaŭ neglekteblas. Sendube meritegis li koncerne organizadojn: danke al liaj kontaktoj al la viena kortego eblis akiri grandan kolekton da grekaj, koptaj kaj arabaj papirusoj por Vieno (kolekto Sammlung Erzherzog Rainer). Li krome zorgis pri publika prezentado de la novaj trezoroj. Eldonado de arablingvaj papirusoj, kiun Karabacek ekigis kaj ne cedis al iu alia, estis kritikata (ekz. fare de Carl Heinrich Becker), kiel ankaŭ liaj interpretoj de enskriboj de la umajada kastelo Kusair al-'Amra. Ilin estis malkovrinta Alois Musil.
Honoroj
redakti- 1882: koresponda membreco ĉe Aŭstra Akademio de Sciencoj
- 1888: orda membreco
- 1898-1918: sekretarieco de la filologia-historia sekcio
Verkoj (elekto)
redakti- Beiträge zur Geschichte der Mazjaditen, 1874
- Die Bedeutung der arabischen Schrift für Kunst und Gewerbe des Orients, 1877
- Die persische Nadelmalerei Susandschird, 1881
- Das arabische Papier, eine historisch-antiquarische Untersuchung, 1887
- Papyrus Erzherzog Rainer, Führer durch die Ausstellung, 1894 (kune kun J. Krall kaj K. Wessely)
- Muhammedanische Kunststudien, 1913
- Künstler am Hofe Muhammed II. des Eroberers (1451–81), 1918
Fonto
redaktiGottschalk, Hans L.: "Karabacek, Joseph Ritter von" - ĉe: Neue Deutsche Biographie 11 (1977), p. 140