István Szegedi Szabó
István Szegedi Szabó [iŝtvAn segedi sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Szegedi Szabó István estis hungara aktoro, voĉoaktoro. Lia familia nomvarianto estis Szegedi-Szabó, lia origina familia nomo estis nur Szabó.
István Szegedi Szabó | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Szabó István |
Naskiĝo | la 7-an de decembro 1896 en Szeged (Hungario) |
Morto | la 2-an de aprilo 1980 en Budapeŝto (Hungario) |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
István Szegedi Szabó [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1896 en Szeged, li mortis la 2-an de aprilo 1980 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiIstván Szegedi Szabó frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li lernis en privata aktorlernejo same en Szeged en 1919. Li komencis sian aktoran karieron en provinco, sed plej longe li apartenis al Nacia Teatro (Szeged). Post la 2-a mondmilito li ricevis rolojn en Teatro Belvárosi, inter 1953-1960 en Teatro de Hungara Armeo, poste en Teatro Madách. Tiutempe li faris programon por infanoj dum 9 jaroj en la Hungara Radio. Li pensiuliĝis en 1960.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare: Romeo kaj Julieta - monaĥo
- Imre Madách: La tragedio de l' homo - Lucifer (unu el la ĉefroloj)
- Molière: Don Juan - Don Louis
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- Áll a bál (1939) – oficiro
- Valamit visz a víz (1943) – konatulo
- Beszterce ostroma (1948) – urbestro
- Rokonok (1954) - vicdepartementestro
- Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1958)
- Katonazene (1961)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- Bánk bán (1968, TV film)
- És mégis mozog a föld (1973)
Dubladaj roloj
redakti- en kelkaj eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Cecil Parker kaj aliaj [2]