La Hammadida dinastio estis sanhaĝa berbera dinastio kiu regis areon ĉirkaŭ la teritorio koresponda al la nordorienta nuntempa Alĝerio dum ĉirkaŭ unu jarcento kaj duono (1008–1152), ĝis ties regno estis konkerita de la Almohada Kaliflando. Tuj post la enpoviĝo, ili malakceptis la Ismailismon de la Fatimida Kaliflando, kaj revenis al Malika Sunaismo, agnoskante la rajtigitajn abasidaj kalifoj.
Hammadidoj
|
|
dinastio • historia lando
|
Geografio
La Hammadida dinastio (verda), ĉ. 1100
|
|
Ĉefurbo:
|
|
Loĝantaro
|
|
|
Ŝtat-strukturo
|
|
|
|
|
Antaŭaj ŝtatoj:
|
Postsekvaj ŝtatoj:
|
Elstaraj historiaj eventoj
|
Diplomatiaj rilatoj
|
|
|
La unua ĉefurbo de la Hammadida dinastio estis ĉe Beni Hammad. Ĝi estis fondita en 1007, kaj estas nuntempe Monda heredaĵo de Unesko. Kiam la areo estis rabita de la tribo Banu Hilal, la Hammadidoj translokigis sian ĉefurbon al Beĵaja en 1090.
En 1014, Hammad ibn Buluggin, Berbero kiu estis lokita kiel guberniestro de centra Magrebo, deklaris sin sendependa el la Zirida dinastio. La regno tiame regis plej el la regiono el Maroko al Tunizio. Hammad atingis agnoskon el la Kalifo de Abasidoj de Bagdado. La Ziridoj sendis armeon, sed du jarojn poste estis subskribita pactraktaĵon, kvankam la Ziridoj agnoskis la Hammadidan legitimecon nur en 1018.