Distrikto Tripolo
La distrikto Tripolo, (arabe شعبية طرابلس, latinliterigo laŭ DMG Ṭarābulus), estas distrikto de Libio.
Distrikto Tripolo | |||
---|---|---|---|
Distrikto | |||
district of Libya [+] | |||
Lando | Libio | ||
Ĉefurbo | Tripolo | ||
- koordinatoj | 33° N, 13° O (mapo)32.6513.316666666667Koordinatoj: 33° N, 13° O (mapo) | ||
ISO 3166-2 | LY-TB | ||
Distrikto Tripolo | |||
Geografio
redaktiLa distrikto Tripolo situas en Tripolio, historia regiono en la nordokcidento de la lando, borde de la Mediteranea Maro. La distrikta ĉefurbo estas Tripolo.
Administra historio
redaktiDe 1983 ĝis la jaro 1995 la nuntempa distrikto Tripolo, tiam organizita kiel distrikto nomata baladijat, jam havis la nuntempajn limojn. La distrikto Tripolo ekzistinta de 2001 ĝis la jaro 2007 nur ampleksis la urbon Tripolon kaj la rektan ĉirkaŭaĵon (400 km²). En la jaro 2007 okazis la ĝis nun lasta administra reformo, kadre de kiu la antaŭa distrikto Taĝura Ŭa Al Naŭahi AlArba' (1 430 km²) kaj la teritorio de la nacia ĉefurbo Tripolo estis reunuigitaj al distrikto Tripolo.
Bengazi | Al Butnan | Darna | Al Ĝabal Al Aĥdar | Al Ĝabal Al Garbi | Al Ĝifara | Al Ĝufra | Gat | Al Kufra | Al Marĝ | Misrata | Al Murgub | Murzuk | Nalut | An Nukat Al Ĥams | Sabha | Sirto | Tripolo | Uedo Al Haja | Uedo Aŝ Ŝati | Al Ŭahat | Az Zaŭija