Caspar Cruciger la Juna
Caspar Cruciger la Juna (1525-1597) estis germana luterana teologo, filo de Caspar Cruciger la Maljuna kaj sukcedinto de Filipo Melanktono en la Universitato de Wittenberg. Li implikiĝis en la filipistaj demandoj kaj tial li estis arestita kaj forpelita el Saksio, en 1576.
Caspar Cruciger la Juna (1525-1597) | ||
---|---|---|
"Propositiones De Quibus Deo Iuvante Publice Respondebit ..." verko eldonita en (1561) de Caspar Cruciger la Juna.
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 19-a de marto 1525 en Wittenberg, Germanio | |
Morto | 16-a de aprilo 1597 en Kaselo, Germanio | |
Religio | luteranismo vd | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Alma mater | Universitato de Wittenberg | |
Familio | ||
Patro | Caspar Cruciger la malplijuna vd | |
Patrino | Elisabeth Cruciger (en) vd | |
Profesio | ||
Okupo | teologo universitata instruisto vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Biografio
redaktiCaspar Cruciger la Juna estis filo de Caspar Cruciger la Maljuna kaj Elisabeth von Meseritz. Subtenita de lia patro kaj Filipo Melanktono, li komencis studi teologion en la Universitato de Wittenberg en sia hejmurbo en la somera semestro de 1533. La 22-an de februaro, 1556 li estis aprobita en la ekzameno pri Magistro en Filozofiaj Sciencoj.
La 26-an de aprilo 1557 li eniris la artan fakultaton de la Universitato de Wittenberg kaj ekinstruis tie kiel profesoro pri poetiko. Post la morto de Melanktono, Cruciger transprenis sian teologian lecionon la 8-an de aprilo, 1561 kaj daŭrigis siajn prelegojn. Li diplomiĝis pri teologio la 16-an de majo, 1561, kaj estis akceptita en la teologian fakultaton la 14-an de decembro, 1569. Li tiam doktoriĝis pri teologio la 11-an de majo, 1570, estis dekano de la filozofia fakultato en la somera semestro de 1560, vicrektoro en la vintra semestro de 1564/65, kaj rektoro de sia studuniversitato en la somera semestro de 1571.
Cruciger kune kun Georg Major (1502-1574) kaj Paul Eber (1511-1569), estis unu el la kolonoj de la filipistoj[1]. Ĉe la Religia Diskuto de Altenburgo kaj ĉe la Konvencio de Zerbst, li reprezentis ĉi tiun filion de fido. En 1574 okazis disputo kun Matthias Flacius Illyricus (1520-1575). Rezulte, en 1574, elektisto Aŭgusto de Saksio (1526-1586) postulis, ke la filipistoj de Wittenberg akceptu "la artikolon pri Sankta Komunio". Tamen, Cruciger rifuzis subskribi kaj estis akuzita esti reprezentanto de kriptokalvinismo. Li do estis forpelita de Wittenberg, ĵetita en malliberejon en Lepsiko, provizore internigita en Naumburg kaj forpelita de la Elektorejo de Saksio la 19-an de novembro, 1576, kun la kondiĉo, ke li neniam plu verku ion ajn kontraŭ la Elektisto kaj la Ŝtato Saksa, eĉ ne kontraŭ la Eklezio kaj la Universitatoj.
Li tiam iris al Dillenburg dum du jaroj, kie grafo Heinrich von Nassau-Dillenburg (1641-1701) ofertis al li azilon. Li tiam translokiĝis al Kaselo, kie li fariĝis pastro kaj prezidanto de la eklezia konsilio je kuratoroj kaj transprenis la edukadon de la princo kaj poste landgrafo Maŭrico. Li ĉefe disvastigis la reformacian doktrinon, sed rifuzis nomumon al la Universitato de Lejdeno por ne esti konsiderata kalvinano. Caspar Cruciger mortis en Kaselo la 16-an de aprilo, 1597.
Verkaro
redakti- Der Artikel wie man Vergebung der Sünden bey Gott erlanget, 1549
- Enarratio symboli Niceni, Complectens ordine doctrinam Ecclesiae Dei fideliter recitatam, 1550
- Symboli Niceni enarratio, complectens ordine doctrinam ecclesiae Dei ..., 1550
- Unterricht, wie man das Leyden Christi recht betrachten soll ..., 1550
- Etliche Trostschrifften und Predigten des Ehrwird. Herrn Doct. Mart. Luth. für die so in Todes- und ander not und anfechtung sind, 1554
- Etliche Trostschriften und Predigten ..., 1557
- In evangelium Joannis Apostoli enarratio, recens edita, 1557
- Kirchenpostilla, Das ist Außlegung der Episteln und Evangelien Von Ostern biß auff das Advent, 1560
- Der CXII. Psalm Davids wol dem, der den Herrn fürchtet, 1560
- In Evangelivm Ioannis Apostoli Enarratio Caspari Crucigeri, 1564
- Carmen Gratvlatorivm, 1570
- De praecipvis horvm temporvm controversiis: propositiones, orationes et qvaestiones, continentes svmmam confessionis academiae vvitebergensis, 1570
- Propositiones theologicae repetentes summam doctrinae de iustificatione et bonis operibus, de quibus Deo iuvante, 1570
- Propositiones theologicae repetentes svmmam doctrinae de ivstificatione et bonis operibvs, de qvibvs, 1570
- Propositiones theologicae de usitatis ac receptis in ecclesia definitionibus, 1571
Literaturo
redaktiVidu ankaŭ
redakti- Caspar Cruciger la Maljuna (1504-1548)
- Elisabeth Cruciger (1500-1535)
- Georg Cruciger (1575-1637)
- Aŭgusto (Saksio) (1526-1586)
- Paul Eber (1511-1569)
- Matthias Flacius (1520-1575)
- David Chytraeus (1530-1600)
- Andreas Musculus (1514-1581)
- Sebastian Fröschel (1497-1570)
- Heinrich (Nassau-Dillenburg) (1641-1701)
- Georg Major (1502-1574)
- Filipo Melanktono (1467-1560)
- Morico (Hesio-Kaselo) (1572-1632)
- Johannes Bugenhagen la Juna (1531-1594)
- Wilhelm Friedrich Lutz (1551-1597)
- Johannes Molanus (1510-1583)
- Heinrich Moller (1530-1589)
- Konrad Schlüsselburg (1543-1619)
- Bartholomäus Scultetus (1540-1614)
- Bernhard Ziegler (1496-1552)