Budakalász
Hungaria urbo
Budakalász [budakalAs] estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en Pest (departemento), en Distrikto Szentendre. La loknomo signifas: Buda-spiko.
Budakalász | |||||
---|---|---|---|---|---|
larĝa vilaĝo en Hungario (ĝis 2009) (nekonata valoro–2009) Hungaria urbo (2009–) vilaĝo en Hungario (–nekonata valoro) vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 2011 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 12 061 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 798 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 37′ N, 19° 3′ O (mapo)47.6215319.04596Koordinatoj: 47° 37′ N, 19° 3′ O (mapo) [+] | ||||
Areo | 15,11 km² (1 511 ha) [+] | ||||
Horzono | Mezeŭropa tempo [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Budakalász [+] | |||||
Situo
redaktiBudakalász situas inter montaro Pilis kaj dekstra bordo de Danubo kontaktiĝanta kun Budapeŝto, havanta interurban tramon kaj ĉefvojon al Szentendre.
Historio
redaktiPli frue la romianoj faris tie sentineloturon, poste avaroj alvenis. En 1541 okazis turka okupado, poste alvenis serboj, ŝvaboj kaj slovakoj. La iama grandvilaĝo urbiĝis en 2009. La loĝantaro laboras en Budapeŝto, aŭ en la loka teksaĵ-fabriko.
Vidindaĵoj
redakti- ortodoksa baroka Preĝejo Ĉefanĝelo Gabrielo (Budakalász) konstruiĝis en 1752
- Preĝejo Sankta Kruco (Budakalász) (1907)
- Preĝejo Stefano la 1-a (Budakalász)
- en la Danubo troviĝas insulo Luppa, kiu estas konata renkontejo de remistoj
- Mineja lago Omszk, iam uzata de naturistoj, nun de fiŝkaptistoj
- ŝtonminejo, kie minis ŝtonojn por la budapeŝtaj domoj
Famuloj
redakti- En Budakalász mortis:
- aktoro Lajos Bertók (pli precize en insulo Lupa)
- bredisto Lajos Györgyi
- András Márkus (informatikisto).
- En ekstera parto de Budakalász mortis psikiatro Kálmán Pándy.