Blatnice pod Svatým Antonínkem
Blatnice pod Svatým Antonínkem (antaŭe ankaŭ Velká Blatnice aŭ Hrubá Blatnice, germane Groß Blatnitz) estas municipo en Ĉeĥio en distrikto Hodonín, Sudmoravia regiono. Ĝi troviĝas 14 km sude de urbo Uherské Hradiště kaj 27 km nordoriente de urbo Hodonín. Ĝi situas sur montarpiedo de Blankaj Karpatoj, sub montoj Svatý Antonínek, Střečkův kopec kaj Roháč. Tra la municipo trafluas rojo Svodnice. Vivas ĉi tie 1 926 loĝantoj (2024).
Blatnice pod Svatým Antonínkem (Velká Blatnice) | |||
germane Groß Blatnitz | |||
municipo | |||
Ĉefstrato kun paroĥejo kaj preĝejo de sankta Andreo
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Blatnice pod Svatým Antonínkem | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Sudmoravia regiono | ||
Distrikto | Distrikto Hodonín | ||
Administra municipo | Veselí nad Moravou | ||
Historiaj regionoj | Grandmoravia imperio, Moravio | ||
Parto de | Moravia Slovakio | ||
Montaro | Blankaj Karpatoj, Vizovica montetaro | ||
Rojo | Svodnice | ||
Situo | Blatnice pod Svatým Antonínkem | ||
- alteco | 214 m s. m. | ||
- koordinatoj | 48° 56′ 47″ N 17° 27′ 49″ O / 48.94639 °N, 17.46361 °O (mapo) | ||
Katastro | 13,92 km² (1 392 ha) Blatnice pod Svatým Antonínkem | ||
Loĝantaro | 1 926 (2024) | ||
Denseco | 138,36 loĝ./km² | ||
Plantaro | Vina vito | ||
Unua skribmencio | 1046 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 696 71 | ||
NUTS 3 | CZ064 | ||
NUTS 4 | CZ0645 | ||
NUTS 5 | CZ0645 586048 | ||
Katastraj teritorioj | 1 | ||
Partoj de municipo | 1 | ||
Bazaj setlejunuoj | 1 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |||
Vikimedia Komunejo: Blatnice pod Svatým Antonínkem | |||
Retpaĝo: www.obecblatnice.cz/ | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Ostrožská Lhota, Uherský Ostroh, Hluk, Lipov, Blatnička, Louka kaj Veselí nad Moravou.
Historio
redaktiLa unua skribmencio pri Blatnice devenas el la jaro 1046. Temas pri fondema dokumento de kapitulo de Stará Boleslav, kie Blatnice estas donacita de princo Břetislav la 1-a ĝuste al tiu ĉi kapitulo. Sed Blatnice estis fondita verŝajne jam pli antaŭe, nome jam en la 9-a jarcento.
En la 13-a jarcento oni komencis en Blatnice kulturi viton kaj en la 14-a jarcento ĝi estis dank' al favoraj klimataj kondiĉoj proklamita kiel vinbera vilaĝo, kies vino oni eksportis ĝis Prago.
En la 18-a jarcento ĉi tie aliĝis tuj kelke da statuoj de sanktuloj, kiuj estis dislokitaj sur kelke da lokoj en la municipo. Tio estas plejparte patronoj, inter kiuj ekzemple apartenas sankta Francisko kaj sankta Johano Nepomuka.
Loĝantaro
redaktiJaro | Loĝantoj |
---|---|
1869 | 1 591 |
1880 | 1 790 |
1890 | 2 003 |
1900 | 2 230 |
1910 | 2 335 |
1921 | 2 184 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1930 | 2 129 |
1950 | 2 228 |
1961 | 2 393 |
1970 | 2 299 |
1980 | 2 106 |
1991 | 2 227 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2001 | 2 163 |
2014 | 2 081 |
2016 | 2 068 |
2017 | 2 061 |
2018 | 2 051 |
2019 | 2 027 |
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
2020 | 2 018 |
2021 | 1 865 |
2022 | 1 946 |
2023 | 1 945 |
2024 | 1 926 |
Interesaĵoj
redaktiBlatnice havas originan kulturon kaj historion. Inter la plej signifaj eventoj apartenas pilgrimo apud Svatý Antonínek, kiu ĉiujare okazas en junio la unuan dimanĉon post festotago de sankta Antonio, kaj pli malgrandaj pilgrimoj ĉe pluaj okazoj. La lokaj popolkostumaj kermesoj okazas dum sankta Katarina, do dum lasta semajnfino antaŭ adventa periodo.
La municipo ankaŭ famas pro siaj vino, kiu havas riĉan tradicion. Ĝi havas ankaŭ propran markon de vino nomata Blatnický Roháč. Vinkulturistoj en la municipo prilaboras grandan parton de rikolto de vinberoj per tradicia maniero en vinkeloj, el kiuj la plej malnovaj devenas el fino de la 16-a jarcento kaj komenco de la 17-a jarcento.
Blatnice estas parto de strážnica vitejo. Per produktado kaj vendado de vinbervino oni cvxi tie okupiĝas kaj etkulturistoj kaj vinfirmaoj. Skribmaniere estas dokumentite, ke en la municipo, en vitlinio Plachty, proprumis vitejon eĉ Johano Amoso Komenio, kiu havis en Blatnice parencojn.
En la municipo troviĝas ŝirmata vilaĝa rezervejo "Pod starýma horama", kie en unu strato situas kelke da dekoj da vinkeloj.
La vilaĝo estas fama ankaŭ pro produktado de paskaj ovoj, kiuj havas regulojn por ornamado kaj tipajn elementojn, simile kiel ekz. la loka popolkostumo. Karakteriza por la lokaj paskaj ovoj estas kolora ornamado sur nigra submetaĵo.
En la municipo estas preĝejo, bazlernejo kaj plua civitana ekipaĵaro.
Memorindaĵoj
redaktiIndustrio en la municipo
redaktiEn la municipo troviĝas farejo de kompanio Italat, kie oni produktas fromaĝojn de itala tipo. Plu en la municipo estas konstruata nova fabriko de kompanio SEIKO por produktado de industriaj maŝinoj.
Vidu ankaŭ
redaktiEksteraj ligiloj
redakti- Neoficialaj interretaj paĝoj pri Blatnice - historio, tradicioj ktp.
- Blatnicaj sendependaj novaĵoj Arkivigite je 2011-07-28 per la retarkivo Wayback Machine - aktualaj informoj pri la vivo en Blatnice
- Blatnica monto estas riparata, Hodonínský deník 22.5.2007
- Interno de kapelo sur Svatý Antonínek ĝisatendis ŝanĝojn, Hodonínský deník 8.6.2009