iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.
iBet uBet web content aggregator. Adding the entire web to your favor.



Link to original content: http://eo.m.wikipedia.org/wiki/Akrotiri_kaj_Dekelia
Akrotiri kaj Dekelia - Vikipedio

Akrotiri kaj Dekelia

Akrotiri (greke Ακρωτήρι, turke Agrotur) kaj Dekelia (ankaŭ Dhekelia, greke Δεκέλεια, turke Dikelya) estas du militistaj bazoj de Britio sur la insulo Kipro. La teritorio de la bazoj apartenas al Britio kaj estas nomataj oficiale kiel Sovereign Base Areas (SBA). La administrado de la bazoj okazas en Episkopi Cantonment, kun ĉefsidejo de SBAA (Sovereign Base Areas Administration).

Akrotiri kaj Dekelia
FlagoBlazono
Britaj transmaraj teritorioj [+]

LandoKipro

MaroMediteraneo

Koordinatoj35° N, 33° O (mapo)34.58333333333332.983333333333Koordinatoj: 35° N, 33° O (mapo)
ĈefurboEpiskopi Cantonment
- koordinatoj35° N, 33° O (mapo)34.58333333333332.983333333333Koordinatoj: 35° N, 33° O (mapo) [+]
Akvokolektejo254 km² (25 400 ha) [+]
Areo254 km² (25 400 ha) [+]

Loĝantaro15 700 [+]
Denseco61,81 loĝ./km² [+] [+]

Fondo16-a de aŭgusto 1960

HorzonoUTC+02:00 [+]
ISO 3166CY

Akrotiri kaj Dekelia (Tero)
Akrotiri kaj Dekelia (Tero)

Akrotiri kaj Dekelia (Kipro)
Akrotiri kaj Dekelia (Kipro)
DEC

Map
Akrotiri kaj Dekelia

Vikimedia Komunejo:  Akrotiri and Dhekelia [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Mapo de Kipro kun suverenaj bazregionoj pentritaj en rozo

Akrotiri situas okcidente de Limassol, havas la surfacon de 123 km². Ĝi entenas la garnizonon Episkopi kun infanteria bataliono, la aviadilan apogpunkton Akrotiri (RAF Akrotiri) kun SAR-helikoptera stablo (84 skvadronoj) kaj batalaviadilojn. Sur la areo troviĝas ankaŭ relative granda sala lago, ortodoksa monaĥejo kaj bana strando.

La SBA Dekelia situas oriente de Larnaka, havas la areon de 130,8 km. Tie troviĝas la garnizono Dekelia, kie stacionas infanteria bataliono, skoltaj helikopteroj (16 Flight Army Air Corps).

En Akrotiri kaj Dekelia vivas ĉ. 1.300 soldatoj kaj aldone 5.000 britaj ŝtatanoj, parencoj de oficiroj aŭ civilaj dungitoj. Laboras tie ankaŭ kipraj ŝtatanoj, sed estas malpermesita por ili, tie loĝi.

La bazojn ricevis Britio en 1959 laŭ la Zurika kaj londona traktatoj, inter Britio, Grekuio kaj Turkio.

La redonon de tiuj teritorioj pretendas same la grekoj kiel la turkoj.

Vidu ankaŭ

redakti