Aceituna
Aceituna (Olivo) estas municipo de Hispanio, en la provinco Cáceres (Kacereso) kaj la regiono Ekstremaduro. La municipan nomon respegulas la blazono, kiu bildigas olivarban branĉon. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 581 loĝantoj sur areo de 40 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La loĝantoj nomiĝas aceitunejos.
Aceituna | |||
---|---|---|---|
municipo en Hispanio vd | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Ekstremaduro | ||
Provinco | provinco Kacereso | ||
Komarko | Valo de Alagono | ||
Poŝtkodo | 10666 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Politiko | |||
Urbestro | Josafat Clemente Perez | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 581 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 15 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 9′ N, 6° 20′ U (mapo)40.149444444444-6.3322222222222Koordinatoj: 40° 9′ N, 6° 20′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 472 m [+] | ||
Areo | 40 km² (4 000 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Aceituna [+] | |||
Situo
redaktiAceituna estas situa en la nordokcidenta parto de Ekstremaduro en la komarko aŭ distrikto Valo de Alagón, je altitudo de 472 m; je 98 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj je 158 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 40 km².
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado.
Limoj de la municipa teritorio
redaktiAceituna limas kun:
- Santa Cruz de Paniagua norde.
- Montehermoso sude.
- Pozuelo de Zarzón okcidente.
- Santibáñez el Bajo kaj Valdeobispo oriente.
Historio
redaktiAceituna estis fondita en la 13a jarcento kiel domaro de la tiama Senjorlando de Galisteo.
Aceituna emancipiĝis kiel libera municipo en 1837, kun la resto de la vilaĝoj de la senjorlando.
Demografio
redaktiDemografia evoluo de Aceituna inter 1787 kaj 2006
| |||||||||||
1787 | 1827 | 1850 | 1920 | 1950 | 1981 | 2001 | 2002 | 2003 | 2004 | 2005 | 2006
|
344 | 350 | 603 | 602 | 772 | 803 | 701 | 657 | 663 | 645 | 632 | 618 |
Monumentoj kaj aliaj vidindaĵoj
redakti- Religia arkitekturo
- La Preĝejo de Sankta Marina kun duoncilindra absido el ŝtono kaj sendependa sonorilturo for de la templo.
- La Ermito de Kristo, de la 16a jarcento
- Antikve estis du pliaj ermitoj, tiu de la Martiroj kiu troviĝis kie estas aktuale la statuo de la tamburisto (antikve tombejo), kaj alia post la trapasejo de Sankta Petro, en la komuna kamparo, kie estis la ermito de Sankta Petro.
- Civila arkitekturo
- Statuo dediĉita al la tamburistoj (ludis tamburon per unu mano kaj fluton per la alia) de la municipo kaj de la tuta norda Ekstremaduro.
Festoj
redaktiEn Aceituna oni celebras la jenajn festojn:
- Sankta Sebastiano, 20a, 21a kaj 22a de januaro.
- Sankta Marina (18a de julio)
- Festo de los Quintos
- Las Alborás