Abdelaziz Bouteflika
Abdelaziz BOUTEFLIKA [bu:tefli:ka], arabe عبد العزيز بوتفليقة ʿAbd al-ʿAzīz Būtaflīqa (naskiĝis la 2-an de marto 1937 en Oujda - mortis la 17-an de septembro 2021 (84-jara) en Zéralda)[1] estis ekde 1999 ĝis 2019 la Prezidanto de Alĝerio.
Biografio
redaktiBouteflika naskiĝis la 2-an de marto 1937 en la urbo Oujda en Maroko. Ekde 1956 li fariĝis membro de la FLN laŭ la franca nomo Front de Libération Nationale, kiu batalis por la sendependeco for de la franca ŝtato. Sub Houari Boumédiène li tre rapide akiris altajn postenojn kaj en 1962 li fariĝis ministro pri junularo, sporto kaj turismo. Poste li fariĝis ministro pri eksteraj aferoj de Alĝerio. Post la morto de Boumédiène li kandidatis kiel prezidanto, sed pro subteno al Chadli Bendjedid fare de la armeo, li ne sukcesis kaj estis en ekzilo dum ses jaroj.[1] Nur en 1999 li elektiĝis kiel prezidanto post Liamine Zéroual. Post tiu venko en la balotoj, li oficialigis la batalĉeson inter la Islama Armeo de Savo kaj proponis procezon de dialogo kaj nacia reamikigo kiu finigis la enlandan militon la 6-an de junio 1999.[1]
Li estis reelektita trifoje, en Aprilo 2009 la trian fojon kaj en 2014 la lastan fojon spite la fakton ke li estis suferinta ikton kaj eĉ ne partoprenis en la balotkampanjo. Ekde tiam apenaŭ aperis publike kaj ne direktis sin al aŭskultantaro. Februare 2019 li anoncis, ke li kandidatiĝos denove spite sian evidentan fizikan malbonan sanstaton. Okazis publikaj protestoj kaj li demisiis.[1]
Notoj
redaktiBibliografio
redakti- Aussaresses, Paul (2010). The Battle of the Casbah: Terrorism and Counter-Terrorism in Algeria, 1955–1957. New York: Enigma Books. ISBN 978-1-929631-30-8.
- Holm, Ulla (2005). "Algeria: President Bouteflika's Second Term". Mediterranean Politics. 10 (1): 117–122. doi:10.1080/1362939042000338881. S2CID 154679756.
- Tlemçani, Rachid (2008). "Algeria Under Bouteflika: Civil Strife and National Reconciliation" (PDF). Carnegie Papers. 7.