120347 Salacio
120347 Salacio estas tre granda, malhela duopa transneptuna objekto malkovrita la 22-an de septembro 2004 de la usonaj geastronomoj Kristina M. Barkume, Henry G. Roe kaj Michael E. Brown elde la Observatorio de la Monto Palomar (San-Diego, Kalifornio, Usono). Ĝi esti retrovita sur fotoj de 1982.
Salacio | |
Transneptuna objekto | |
astronomia simbolo
| |
Salacio kaj ĝia luno Aktaeo fotitaj de la Keck-teleskopo, 2010
| |
asteroido • ebla nanplanedo • transneptuna objekto | |
---|---|
Oficiala nomo | 120347 Salacia |
Aliaj nomoj | 2004 SB60 |
Astronomia simbolo | vd |
Nomita laŭ | Salacia vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | K. M. Barkume, H. G. Roe kaj M. E. Brown |
Dato de malkovro | 22-a de septembro 2004 |
Loko de malkovro | Mt. Palomar (Usono) |
Orbitaj ecoj | |
Asteroida familio | transneptuna objekto vd |
Granda duonakso - Periapsido - Apoapsido |
6,311 Tm (42,185 AU) 5,640 Tm (37,698 AU) 6,982 Tm (46,672 AU) |
Discentreco | 0,1064 |
Meza anomaliangulo | 123,120° Epoko 31-a de majo 2020 |
Klinangulo | 23,921° |
Periodo | 100077,313 tagoj (273,997 jaroj) |
Longitudo de suprenira nodo |
279,880° |
Argum. de periapsido | 312,309° |
Terdistanco - Minimuma |
5,495 Tm (36,733 AU) |
Naturaj satelitoj | 1 |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | Kombinata : 914 ± 39 km Ĉefa korpo : 866 ± 37 km |
Maso - Denso |
4,92 x 1020 ± 7,1 x 1018 kg 1,26 ± 0,16 g/cm³ |
Rotacia periodo | 0,254 tago (6,09 horoj) |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,044 ± 0,004 |
Observaj ecoj | |
Absoluta magnitudo | 4,1 |
Videbla magnitudo | 20,7 vd |
Orbito
redaktiĜi iam estis klasifikata kiel kubevano : "klasikaj" objektoj de la Kujper-zono, kiuj havas feblajn orbitajn discentrecon kaj klinecon, kaj kiuj ne estas en simpla orbita resonanco kun aliaj grandaj planedoj.[1] Tamen, ĝi havas grandan klinecon kaj estas proksima de la resonanco 3:5 kun Neptuno. Ĝi estas prefere rigardita kiel objekto de la " vastigita disa disko ".
Ecoj
redaktiKvankam ĝia orbito similas tiujn de la Haŭmea familio, ĝi ne estas ano de tiu familio : ĝi havas plej malgrandan albedon inter la konataj transneptunaj objektoj kaj en ĝia spektro mankas la sorbaj bendoj de la akva glacio, karakteriziloj de la Haŭmeaj familianoj.[2] De 2019, la kombinata maso de la sistemo Salacio – Aktaeo estas taksata je (4,922 ± 0,071) x 1020 kg
Michael E. Brown listigis ĝin kiel preskaù certe nanplanedon[3] kun taksata diametro de 921 km, sed IAU ne formale agnoskis tion.
Satelito
redaktiĜia satelito, Aktaeo, estis malkovrita la 21-an de julio 2006 de Keith S. Noll, Harold F. Levison, Denise C. Stephens kaj William Grundy uzinte observojn per la kosmoteleskopo Hubble, anoncita la 19-an de septembro 2004.
Tiu satelito havas diametron de 290 ± 21 km, orbitan duonan grandakson de 5724 ± 27 km kaj orbitan periodon de 5,493882 ± 0,000023 tagoj t.e. 131,85 horoj. Ĝia orbita klineco estas 23,59° ± 0,36° kun malgranda discentreco : 0,0098 ± 0,0038.
Nomoj
redaktiLa ĉefa korpo ricevis la nomon de la romia diino Salacio, edzino de Neptuno kaj ekvivalentino de la helena Amfitrito. La satelito estis nomita laù la nereidino Aktaeo.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Klasikaj Kujper-zonaj objektoj, de David Jewitt (angle)
- ↑ Fizikaj ecoj de la duopaj transneptunanoj (120347) Salacia–Actaea kaj (42355) Typhon–Echidna, de J.A. Stansberry kaj aliaj, el Icarus Vol 219, n° 2, Junio 2012, Paĝoj 676-688 (angle)
- ↑ Kiom da nanplanedoj en la ekstera sunsistemo ? El la paĝaro de Dr. Michael E. Brown, ĉe Caltech, Divido pri Geologia kaj Planeda Scienco (angle)
Eksteraj ligiloj
redakti- Parametroj kaj simulado de orbito ĉe JPL Small-Body Database Lookup angle
- Objekto ĉe Minor Planet Center angle
- Objekto ĉe Space Reference angle
- Orbita kongruo kaj Astrometriaj registradoj angle
- angle Listo de Konataj Transneptunaj Objektoj (kaj aliaj eksteraj sunsistemaj objektoj); el Johnston's Archive
- angle (120347) Salacia kaj Actaea; el la paĝoj de Robert Johnston
Antaŭe: | Listo de asteroidoj (120001–121000) | Poste: |
---|---|---|
(120346) 2004 RG319 | 120347 Salacio | (120348) 2004 TY364 |
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo 120347 Salacia en la angla Vikipedio.