Áron Kibédi Varga
Áron Kibédi Varga, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kibédi Varga Áron, nederlande Sandor Aron Varga estas hungara-nederlanda literaturhistoriisto, esteto, poeto, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990), membro de Nederlanda Reĝa Scienca Akademio (1981). Li estas filo de Sándor Kibédi Varga (filozofo).
Áron Kibédi Varga | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskonomo | ifj. Varga Sándor Áron | ||||
Naskiĝo | 4-an de februaro 1930 en Szeged | ||||
Morto | 13-an de aprilo 2018 (88-jaraĝa) en Freiburg | ||||
Lingvoj | franca • angla • nederlanda • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando Hungario vd | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno (1948–1954) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | poeto literaturhistoriisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Literaturo vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Áron Kibédi Varga [1] naskiĝis kiel Varga Sándor Áron la 4-an de februaro 1930 en Szeged.
Biografio
redaktiTuta familio de Áron Kibédi Varga forlasis la landon en 1944. Ili vivis komence en Germanio, poste en Nederlando. La juna Áron frekventis universitatojn en Leiden, Amsterdamo kaj Parizo, poste ekde 1954 li esploris en universitato de Amsterdamo. Li doktoriĝis en 1963, baldaŭe li instruis en universitato de Amsterdamo, kie li estis ankaŭ katedrestro. Li okupiĝas precipe pri la franca literaturo kaj pri István Gyöngyösi. Li ricevis francan premion en 1978, hungaran premion en 2000.
Scienca verkaro (elekto)
redakti- Les constantes du poème: À la recherche d'une poétique dialectique (1963)
- De wetenschappelijkheid van literatuurwetenschap: Rede (1974)
- Discourt, récit, image (1989)
- Szavak, világok. (1998)
- A jelen: Irodalom és művészet a századfordulón (La nuntempo: Literaturo kaj arto dum la jarcentŝanĝo) (2003)
Ĉefaj poemaroj
redakti- Kint és bent (Ekstere kaj interne), (1963)
- Téged (Cin), (1973))
- Szépen: Versek 1957–1989 (Bele: Poemoj inter 1957–1989), (1991)
- Történések (Okazaĵoj), (2008)